Saltu al enhavo

Manksa pundo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manksa pundo
valuto konstanta kurzo pundo
Ŝtato:Manksinsulo
Subdivido:100 pencoj
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo:IMP
Likvidita100
Manksa pundo 1839
Manksa pundo 1839
vdr

La manksa pundo (angle: Manx poundIsle of Man pound) estas la valuto eldonita de la registaro de la Manksinsulo. Manksinsulo estas en valuta unio kun Britio, tial la loka pundo ne estas aparta valuto, sed estas loka eldono de monbiletoj kaj moneroj de britaj pundoj.[1]

Egaleco kun brita pundo

[redakti | redakti fonton]

La Manksinsulo estas en unu-flanka de facto valutunio kun Britio: la manksa registaro igis britan pundon leĝa pagilo sur la insulo, kaj subtenas siajn proprajn biletojn kaj monerojn per biletoj de la Banko de Anglio.[2] Mankspundaj biletoj povas, laŭpete, esti ŝanĝitaj je biletoj de la Banko de Anglio de la sama nominala valoro ĉe iu ajn oficejo de la Banko de Manksinsulo.[1] Ĉiuj biletoj kaj moneroj, kiuj estas laŭleĝa pagilo en iu ajn parto de Britio (ekz. biletoj de la Banko de Anglio) estas laŭleĝa pagilo ene de la Manksinsulo.[1]

Laŭ brita juro ne ekzistas limigo pri la nombro da monbiletoj kaj moneroj, kiujn ili rajtas eldoni, sed same manksaj monbiletoj ne estas laŭleĝa valuto en Britio.[3] La monbiletoj kaj moneroj ne estas garantiitaj de la brita registaro aŭ la Banko de Anglio, kaj ne ekzistas garantio pri konvertebleco krom tiu donita de la manksaj aŭtoritatoj.[4]

Estas moneroj de 1 pencoj, 2 pencoj, 5 pencoj, 10 pencoj, 20 pencoj, 50 pencoj, 1 £, 2 £, 5 £.

  • £1 – Tynwald monteto
  • £5 – Rushen kastelo
  • £10 – Peel kastelo
  • £20 – Laxey Wheel
  • £50 – Douglas golfo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 Currency Act 1992 (an Act of Tynwald) (angle). Arkivita el la originalo je 5 November 2013. Alirita 10a de Februaro 2013 .
  2. (Septembro 2006) Monetary and exchange-rate agreements between the European Community and Third Countries”, Monthly Note on the Euro-Denominated Bond Markets (en), p. 71.
  3. Part 6: Banknotes: Scotland and Northern Ireland (angle). Alirita 2026-06-29 .
  4. . Letter from the Deputy Secretary, Bank of England (14a de Januaro 2010).