Saltu al enhavo

Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

387 240 artikoloj en Esperanto
410 aktivaj redaktantoj

Artikolo de la Monato

historia afiŝo pri la milito

La Hispana Enlanda Milito, nomata ankaŭ civitana milito, nomata enlande simple la milito, estis socia kaj politika konflikto (el kiu rezultos ekonomia krizo) kaj finfine enlanda milito en Hispanio inter ribelantoj (konataj kiel nacionales, naciistoj aŭ finome facciosos, frakcianoj) kaj la respublikaj registaro kaj subtenantoj (finome rojos, ruĝuloj). Ĝi okazis inter julio 1936 kaj aprilo 1939, kaj finiĝis per la malvenko de la respublikisma flanko, kaj poste la diktatoreco de Francisco Franco, nome la Frankisma Hispanio. La konflikto eksplodiĝis post la parta malsukceso de la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 fare de granda parto de la Armeo kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko. La hispanajn faŝistojn forte subtenis la armeoj de Nazia Germanio kaj de faŝisma Italio. Post la blokado de la Ĝibraltara Markolo kaj de la posta aerponto kiu translokigis la ribelintajn trupojn al la Iberia Duoninsulo fine de julio, ekis enlanda milito kiu finiĝis la 1-an de aprilo 1939, kiam Francisco Franco deklaris sian venkon. La post tio establita diktatoreco daŭris ĝis post la morto de la diktatoro la 20-an de novembro 1975.

La milito enhavis multajn aspektojn, ĉar ĝi inkludis klasbatalon, religiajn militojn, kontraŭfrontigon de malaj naciismoj, luktadon inter militista diktaturo kaj respublikisma demokratio, inter revolucio kaj kontraŭrevolucio, inter faŝismo kaj kontraŭfaŝismo, inter komunismo kaj kontraŭkomunismo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Futbalo - Lajsana albatroso - Graz

Pri Vikipedio

Esperanta Vikipedio

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago

Nuna Kunlaboraĵo

Landaj asocioj de UEA kaj TEJO
La nuna kunlaboraĵo estas la Kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Optika iluzio, Tipoj de videoludoj, Mondaj Ludoj de 2025

Aktualaĵoj

Konstruaĵo kolapsinta pro tertremo en Venezuelo
30-a de junio 2026
  • Azerbajĝano Azerbajĝano malpermesis al siaj civitanoj malpli ol 16 jarojn aĝaj registriĝi je la sociaj retoj.
29-a de junio 2026
  • Monako Unua terorisma atako en Monako: bombo en poŝta sendaĵo eksplodis ĉe domo de ukraina oligarĥo Vadim Jermolajev: li estis grave vundita, al lia edzino oni amputis ambaŭ krurojn, ilia 13-jara filo estas en hospitalo. La oligarĥo estas sub sankcioj de Ukrainio ekde 2023, lia pli aĝa filo estis akuzita de Estonio pri establo de friponaj vokcentroj.
24-a de junio 2026
  • Venezuelo Tertremo en Venezuelo okazigis almenaŭ 1 900 mortojn, pli ol dek mil vunditojn kaj enormajn damaĝojn.
20-a de junio 2026
18-a de junio 2026
11-a de junio 2026


Ĉu vi scias ke...?

Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:

Komunejo
Libera dosiera deponejo
Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Vikivortaro
Universala libera vortaro
Vikidatumoj
Libera datumbazo
Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Vikifontaro
Libera biblioteko
Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Vikiversitato
Libera universitato
Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo
Vikifunkcioj
Katalogo de reuzeblaj funkcioj